1
Eliŝa diris al la virino, kies filon li revivigis, jene: Leviĝu kaj iru, vi kaj via domo, kaj loĝu kelkan tempon tie, kie vi povos loĝi; ĉar la Eternulo alvokos malsaton, kaj ĝi venos en la landon por sep jaroj.
5
Dum li estis rakontanta al la reĝo, ke tiu revivigis mortinton, jen la virino, kies filon li revivigis, ekpetis la reĝon pri sia domo kaj pri sia kampo. Kaj Geĥazi diris: Mia sinjoro, ho reĝo, jen estas tiu virino, kaj jen estas ŝia filo, kiun Eliŝa revivigis.
6
Kaj la reĝo demandis la virinon, kaj ŝi rakontis al li. Kaj la reĝo donis al ŝi unu korteganon, dirante: Redonu al ŝi ĉion, kio apartenas al ŝi, kaj ĉiujn enspezojn de la kampo de post la tago, kiam ŝi forlasis la landon, ĝis nun.
9
Kaj Ĥazael iris renkonte al li, kaj prenis donacon en sian manon kaj da ĉio plej bona en Damasko tiom, kiom povas porti kvardek kameloj, kaj li venis kaj stariĝis antaŭ li, kaj diris: Via filo Ben-Hadad, reĝo de Sirio, sendis min al vi, por demandi: Ĉu mi resaniĝos de ĉi tiu malsano?
16
En la kvina jaro de Joram, filo de Aĥab, reĝo de Izrael, post Jehoŝafat, reĝo de Judujo, ekreĝis Jehoram, filo de Jehoŝafat, reĝo de Judujo.
29
Kaj la reĝo Joram revenis, por kuraci sin en Jizreel de la vundoj, kiujn faris al li la Sirianoj en Ramot, kiam li batalis kontraŭ Ĥazael, reĝo de Sirio. Kaj Aĥazja, filo de Jehoram, reĝo de Judujo, iris, por viziti Joramon, filon de Aĥab, en Jizreel, ĉar ĉi tiu estis malsana.